Accueil > Le blog > Esperanto kaj nesimetria traduko, estonteco de multlingveco

Esperanto kaj nesimetria traduko, estonteco de multlingveco

jeudi 6 octobre 2022, par Didier

Multlingveco en Eŭropo : teorio kaj praktiko.

Kiel Eŭropa Unio povas fariĝi vere plurlingva faciligante laboron de tradukistoj kaj interpretistoj ?

Version française de l’article


Oficiale Eŭropa Unio subtenas multlingvecon, sed kio estas la realo ?

Eŭropa Unio havas 24 oficialajn lingvojn, inkluzive 4 lingvojn el la origino en 1957 : franca, germana, itala, nederlanda. En la realo, malgraŭ trankviligaj asertoj, la angla estas nuntempe la nura lingvo uzata en multaj cirkonstancoj, kaj skribe kaj parole. Eĉ la francan kaj la germanan, kiuj estas originaj lingvoj kaj teorie laborlingvoj, forpuŝas flanken la eŭropa burokrato.

Kial multlingveco tiel malfacile funkcias ?

Por ke la teoria situacio oficiale subtenata de Eŭropa Unio funkciu, necesas grandega nombro da tradukaj/interpretaj paroj (24 al 23 aliaj lingvoj, do 552 entute). Aliflanke funkcii sen tradukado ebligante al ĉiu sin esprimi en sia gepatra lingvo estas same neebla : ĉiu eŭropano, krom paroli sian gepatran lingvon, devus koni pasive la 23 aliajn oficialajn lingvojn !

Kio estas Esperanto kombinita kun nesimetria tradukado ?

En tiu ĉi solvo, ĉiu parolas sian gepatran lingvon (unu el la 24 oficialaj lingvoj) kaj komprenas Esperanton (pasiva scio). La traduka kaj interpreta laboro por funkciado de la institucioj konsistas el tradukado/interpretado el 24 lingvoj al Esperanto, reduktante la nombron da paroj de 552 al 24.

Kial Esperanto kombinita kun nesimetria tradukado estas la solvo ?

Dank’ al ĝia regula gramatika kaj leksika strukturo, Esperanto lerniĝas 8-10 fojojn pli rapide ol nacia lingvo, kaj pasiva scio eĉ pli rapide. Tiel, ĝeneraligante bazan lernadon de Esperanto por ĉiu civitano (80-100 horoj da studado) kaj altnivelan lernadon de Esperanto por tradukistoj kaj interpretistoj en Eŭropa Unio (600-800 horoj da studado), la institucioj de Eŭropa Unio povos efike funkcii per Esperanto kombinita kun nesimetria tradukado ; tradukoj al 24 lingvoj estus plu uzitaj nur por publikaĵoj jam tradukitaj al ĉiuj lingvoj, precipe por civitanoj.

Kaj kiam tradukado aŭ interpreto ne eblas ?

Agentejoj kaj komisionoj, kiuj ne povas uzi tradukan/interpretan sistemon, uzos Esperanton kiel laborlingvon kaj tradukos nur finpretigitajn dokumentojn al la 24 oficialaj lingvoj. La membroj de tiuj ĉi strukturoj bezonos aktivan konon de Esperanto (150-300 horoj da studado).

— 

Vidu ankaŭ la artikolon (en la franca) pri Esperanto, kiel pontlingvo ĉe maŝintradukado, kun raporto pri la projekto DLT.

Autres articles